Rusio avertis pri ebla provoko per kemiaj armiloj en Sirio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-03 09:04:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: RT

Havano, okt 3 (RHK) Ukrainio kaj Okcidento planas, kune kun teroristaj grupoj bazitaj en Sirio, lanĉi atakon per kemiaj armiloj en la norda gubernio Idlib, raportis la Rusa Eksterlanda Spionservo.

La organizo denuncis, per deklaro, ke okcidentaj specialaj servoj preparas la instaladon de kemiaj armiloj, kun la evidenta celo respondecigi Moskvon kaj Damaskon estonte.

La Rusa Eksterlanda Spionservo deklaris ke "la gvidado de Usono kaj la UK, konscia pri la malsukceso de ilia kurso [atingi] strategian malvenkon de Rusio en la konflikto en Ukrainio, atentas aparte subfosi la aŭtoritaton de nia lando en la ŝtatoj de la Tutmonda Sudo". Tamen, la enscenigitaj atakoj apenaŭ povas helpi Vaŝingtonon kaj ĝiajn aliancanojn akiri la landojn de la regiono sur sia flanko, diris la organizo.

 

Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up