Foto: PL
Havano, okt 5 (RHK) La Eŭropa Komisiono voĉdonis postuli pliajn tarifojn al elektraj veturiloj el Ĉinio, kio povus alproksimigi Eŭropan Union al komerca milito kun Pekino, kiu provas antaŭenigi siajn teknologiajn produktojn en ĉefaj tutmondaj merkatoj.
Laŭ la komisiono, ĝia decido reprezentas "plian paŝon al la konkludo de la kontraŭsubvencia enketo" farita en junio, kaj antaŭvidas la altrudon de novaj provizoraj tarifoj al ĉinaj fabrikantoj.
Fonto: RT