Ekas pintkunveno de la grupo Brics en Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-10-21 17:01:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pintkunveno grupo Brics en Rusio

Kazan, okt 21 (RHK) La tagordo de la pintkunveno de BRICS  ne inkluzivas la diskuton pri solvoj de la konflikto en Ukrainio, sed ĉiu partoprenanto povas mencii ĝin, diris hodiaŭ proparolanto de Kremlo Dmitri Peskov.

Delegitoj diskutos pri ĉefaj aferoj de la monda ekonomio kaj politiko: kunlaboro en la kampo de sekureco, reformado de la internacia financa sistemo, disvolvo de interbanka kunlaboro kaj plivastigo de reciprokaj solvoj en naciaj valutoj, diris Peskov al raportistoj.

Iuj fakuloj atentigas, ke la pintkunveno de Brics povus fariĝi la plej granda internacia evento iam okazinta en la eŭrazia nacio kaj konfirmo, ke ili ne sukcesis izoli ĝin politike aŭ ekonomie.

La ĉefaj kunsidoj de la pintkunveno komenciĝos la 22-an de oktobro kaj daŭros tri tagojn.

La fakto, ke Rusio povis organizi eventon de ĉi tiu grandeco, estas klara signo, ke la BRICS fariĝis grava internacia platformo, diris iama rusa vicministro pri eksteraj aferoj Sergej Ordzhonikidze.

La fakulo opinias, ke por Rusio la pintkunveno de BRICS estas unu el la plej grandaj internaciaj eventoj kun geopolitika graveco. La amplekso de la evento pruvas, ke la internacia aŭtoritato de Rusio ne estas skuita, kiel la Okcidento esperis, kaj ĝi ne estas izolita.

La Brics-oj (komence Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sudafriko) montras konstantan ekonomian kreskon kaj multaj ŝatus partopreni en la procezo.

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up