Foto: PL
Havano, nov 10 (RHK) La israela armeo faris tri pliajn masakrojn en la Gaza Sektoro dum la lastaj 24 horoj, lasante 15 mortintojn kaj 461 vunditojn, raportis hodiaŭ saninstancoj en ĉi tiu marborda enklavo.
En deklaro, la fontoj indikis, ke la totala nombro de viktimoj dum 401 tagoj da genocida milito pliiĝis al 43 603 mortintoj kaj 102 929 vunditoj.
Ili atentigis, ke ĉi tiu cifero ne inkluzivas milojn da malaperintaj homoj, kiuj ankoraŭ estas sub la rubo, kaj kiujn ambulancoj kaj civildefendaj teamoj ankoraŭ ne povis atingi.
Ĉi-sabate israela ĉasaviadilo bombis domon en Jabalia Al-Balad, mortigante 36 palestinanojn, inkluzive de 15 infanoj, dum pluraj aliaj restas malaperintaj sub la rubo. Alia cionisma atako mortigis kvin civilulojn en Gaza urbo.
Fonto: PL