Kubo ĉeestas en UN-pintkunveno COP29

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-11-11 07:57:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, nov 11 (RHK) Kuba delegacio partoprenas en la 29-a sesio de la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo (COP29), kiu malfermiĝis hodiaŭ en Bakuo, raportis la kuba ambasadoro en Azerbajĝano, Carlos Valdés.

Laŭ tio, kion diris la diplomato de la kariba nacio  ĉi-lunde, la grava kuba reprezentantaro konsistas el oficistoj kaj fakuloj de la ministerioj pri Scienco, Teknologio kaj Medio kaj Internaciaj Rilatoj.

Valdés aldonis, ke COP29, kiu okazos en la Bakua Olimpika Stadiono de la 11-a ĝis la 22-a de novembro, estas la plej granda evento organizita de Azerbajĝano ĝis nun kaj estas la unua tiaspeca en la regiono.

La plej altnivela evento ene de COP29 estas la Tutmonda Pintkunveno de Gvidantoj pri Klimata Agado, kiu okazos de la 12-a ĝis la 13-a de novembro.

Dum la malfermo de COP29, la registaro de Azerbajĝano kaj la Sekretariejo de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝo subskribis "Interkonsenton pri Gastlando" kaj aliajn gravajn dokumentojn, diris la kuba diplomato.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up