Komenciĝis COP29 en Azerbajĝano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-11-11 23:03:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto de la organizantoj

Havano, nov 11 (RHK) Ĉi-lunde komenciĝis en la ĉefurbo de Azerbajĝano, Bakuo, COP29, la ĉiujara pintkunveno pri klimato okazanta sub la sponsorado de Unuiĝintaj Nacioj, kun gravaj forestoj de prezidentoj kaj kun la firma celo pliigi financadon por alfronti klimatajn defiojn.

COP29 okazos  ĝis la 22-a de novembro kaj antaŭvidas la ĉeeston de preskaŭ ducent delegacioj de la landoj en intertraktadoj kaj debatoj kiuj, kiel ĉiujare, havos paralelan forumon de entreprenoj, asocioj kaj NRO-oj implikitaj en la temo.

Dum la klimata pintkunveno, oni serĉos konsenton por atingi la Novan Kvantigitan Kolektivan Celon aŭ la pliigon de la Fonduso por Perdo kaj Damaĝo por subteni la landojn plej vundeblaj al klimata ŝanĝo.

La deklaritaj celoj fokusiĝas en justa financado kaj eviti kreskon de la monda averaĝa temperaturo super 1,5 gradoj C.

Jam la unuan tagon plurcentoj da aktivuloj favoraj al la palestina kaŭzo manifestaciis postulante ĉesigon de la genocido kaj avertante kaj ne ekzistos klimata justeco se ne ekzistas respekto al homaj rajtoj por la palestina popolo.

 

Fonto: Telesurtv

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up