Foto: RT
Havano, nov 21 (RHK) La Usona Departemento de Defendo sendos novan kargon de armiloj kun valoro de proksimume 275 milionoj USD al Ukrainio, la AP raportis, citante usonajn oficialulojn rilatajn al la afero.
La nova helppakaĵo inkluzivas aerdefendajn rimedojn, Himars multoblajn misilajn lanĉajn sistemojn, 155 mm kaj 105 mm artileriajn obusojn, Javelin-kontraŭkirasajn sistemojn kaj aliajn ekipaĵojn kaj rezervajn partojn.
Fonto: RT