Foto: Telesur
Havano, nov 21 (RHK) La Libana Islama Rezisto, Hizbulaho, ĝisdatigis pri la evoluo de agoj kontraŭ la surtera trudeniro de israelaj soldatoj en Libanon.
Kiel parto de la Ĥajfa Specifa Operacio, Hizbula lanĉis samtempajn atakojn kontraŭ kvin israelaj armeaj bazoj.
Laŭ la rezisto, tiu lanĉo refutas cionismajn akuzojn ke ĝi detruis la libanajn misilfortojn. "Hizbula ankoraŭ havas la kapablon ataki malamikajn armeajn bazojn de diversaj specoj kaj samtempe," deklaris la Rezista Operacia Ĉambro.
Fonto: Telesur