Havano, nov 23 (RHK) Kubo subtenis Libanon en sia Nacia Tago, en la kunteksto de "la senĉesaj minacoj, dronaj transflugoj kaj bombadoj kontraŭ la suda antaŭurbo de Bejruto", raportis la membro de la Politika Buroo kaj Ministro pri Eksteraj Aferoj, Bruno Rodríguez en sia X-konto.
En la mesaĝo, la kanceliero ripetis la alvokon respekti la suverenecon kaj rajton de la libana popolo al memdeterminado.
Fonto: Granma