Gaza Zono sojle de malsatego, avertas UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-12-30 10:09:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, dec 30 (RHK) UN avertas, ke la Gaza Zono estas proksima al malsato pro la agreso kaj blokado de Israelo dum pli ol 14 monatoj.

UNRWA citas kreskantan nutraĵan malsekurecon kaj postulas pli da internacia kunlaboro kaj tujan batalhalton por disponigi decidan helpon.

La situacio estas pli malbona en la norda regiono pro la israela surtera ofensivo, kiu lasis milojn da mortintoj kaj vunditoj.

La guberniestro de Khan Yunis denuncas, ke la blokado mortigas per  malsato palestinanojn, limigante la eniron de bazaj produktoj.

La WFP ankaŭ avertas pri la kolapso de la teritorio, kun alirlimigoj kaj atakoj kontraŭ humanitaraj konvojoj. La humanitara kunordiganto de UN emfazas, ke civiluloj estas la plej trafitaj de la konflikto.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up