Foto: hispantv
Havano, feb 4 (RHK) Sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa respondis al Donald Trump, kiu akuzis Sudafrikon pri konfisko de tero.
Ramaphosa deklaris ke lia lando estas demokratio kaj ne konfiskis teron.
Trump diris, ke "Sudafriko konfiskas teron" kaj povus tranĉi financadon. Ramaphosa klarigis, ke eksproprietigo estas laŭleĝa procezo por certigi justan aliron al tero kaj trakti malegalecojn hereditajn de rasapartismo.
Asertante, ke Usono restas grava strategia politika kaj komerca partnero por Sud-Afriko, la prezidento konstatis, ke krom 17-procenta financado de la programo pri aidoso de la sudafrika registaro, Usono ne kunlaboras en iuj aliaj ŝtataj projektoj.
“Ni esperas interparoli kun la administracio Trump pri nia politiko de agrara reformo kaj temoj de reciproka intereso”, li aldonis.
Fonto: hispantv.com