Fonto: PL
Havano, feb 4 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, deklaris ĉi-lunde en Karakaso, ke la atomarmilo de Latin-Ameriko kaj Karibio estas la unueco kaj solidareco de la regiono por la liberigo de niaj popoloj.
Dum la XII Eksterordinara Pintkunveno de la Bolivariana Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko – Popolkomerca Traktato (ALBA-TCP), kiu kunvenis per videokonferenco, la prezidento emfazis unuecon kun konkretaj rezultoj produkti “sciencon, nutraĵon kaj dignon” kiel la venezuela revoluciulo Kléber Ramírez dirus.
Li alvokis produkti kune sciencon, manĝaĵon, energion kaj scion por "daŭre igi la transcendajn, profundajn kaj heroajn valorojn de nia latin-amerika kaj kariba identeco en la praktiko."
Li urĝigis la uzon de ĉiuj kapabloj de la nacioj de la regiona integriga bloko por plifortigi kunordigon en plurflankaj organizoj kun komuna bolivaria paca diplomatio de la ALBA-TCP "por defendi niajn landojn de tiom da agresoj kaj defendi la regionon."
Maduro konsideris tre grava "nian atomarmilon, unuecon en agado, kun konkretaj rezultoj, kiel nur la Alianco povis pruvi en sia historio kaj povos pruvi de nun."
Li alvokis progresi en la kadra interkonsento pri transportado, kaj aludis al la propono de Banco del Alba por la akiro de kelkaj ŝipoj kaj aviadiloj, pri kiuj jam estas antaŭiĝo kaj havi proprajn instrumentojn por la mara kaj aera transportado de produktoj.
Aliaj temoj rilatis al la projekto Agroalba pri suvereneco nutra kaj same pri Artefarita Intelekto.
Fonto: PL