Ĝenerala Sekretario de UN en Etiopio por Afrika Pintkunveno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-13 09:59:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, feb 13 (RHK) La Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, alvenis hodiaŭ al Etiopio por partopreni en la 38-a Pintkunveno de Afrika Unio (AU), kiu okazos la 15-an kaj 16-an de februaro.

Li estis akceptita en la flughaveno fare de la Vicministro-prezidento kaj la Ministro de Ŝtato por Eksterlandaj Aferoj de Etiopio.

La pintkunveno traktos la temon: "Justeco por afrikanoj kaj homoj de afrika deveno per kompenso."

Antaŭ la pintkunveno okazis la 46-a Ordinara Sesio de la Plenuma Konsilio de AU, kie estis elektitaj kvar el la ses komisaroj kaj la membrolandoj de la Konsilio pri Paco kaj Sekureco.
Kamerunio, Etiopio, Esvatini kaj Niĝerio estis elektitaj al la Konsilio pri Paco kaj Sekureco por tri jaroj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up