Unicef komdamnis la israelan armean ofensivon en Cisjordanio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-14 10:14:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, feb 14 (RHK) La Fonduso por Infanoj de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF) kritikis hodiaŭ israelan armean ofensivon lanĉitan kontraŭ la okupata Cisjordanio, avertante pri la alta homa kosto de militaj operacioj, precipe inter infanoj.

Ni profunde zorgas pri la malboniĝo de la situacio, ĉar la nombro da infanoj mortigitaj, vunditaj kaj delokigitaj pliiĝas, emfazis en deklaro Edouard Beigbeder, regiona direktoro de UNICEF por Mezoriento kaj Nordafriko.

Ekde la komenco de la jaro, almenaŭ 13 neplenaĝuloj perdis la vivon en Cisjordanio, sep el ili post la komenco de la israela militkampanjo la 19-an de januaro, li detalis.

Beigbeder emfazis, ke ekde la komenco de la nuna ciklo de perforto en la regiono, la 7-an de oktobro 2023, 195 palestinaj neplenaĝuloj kaj tri israelanoj estis murditaj en Cisjordanio.

"Estas 200-procenta pliiĝo en la nombro da palestinaj infanoj mortigitaj en la teritorio en la lastaj 16 monatoj kompare kun la antaŭaj 16 monatoj," li diris.

La oficialulo kondamnis la uzon de eksplodaĵoj, aeratakoj kaj malkonstruoj en la teritorio, precipe en la gubernioj de Jenin, Tulkarem kaj Tubas.

La atakoj kaŭzis gravan damaĝon al la infrastrukturo de urboj kaj vilaĝoj, inkluzive de retoj por provizi akvon kaj elektron, li notis.

"Infanoj kaj iliaj familioj en la norda Cisjordanio, precipe tiuj vivantaj en rifuĝejoj, daŭre alfrontas nekredeblajn malfacilaĵojn," li avertis.

La regiona direktoro de UNICEF notis ke dekmiloj da palestinanoj estis devigitaj fuĝi de siaj hejmoj en tiu regiono per israelaj operacioj.

Edukado estis interrompita en preskaŭ 100 instalaĵoj, kio pligravigis la psikologian kaj socian streson de studentoj kaj instruistoj, li diris.

Ni kondamnas ĉiujn perfortajn agojn kontraŭ infanoj kaj postulas la tujan ĉesigon de armita agado en Cisjordanio, li ripetis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up