Trump planas restarigi la polemikan titolon 42 por akceli deportadon de neregulaj migrantoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-02-25 11:07:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Arkivo/ Mario Tama / Gettyimages.ru

Havano, feb 25 (RHK) La Administracio de Donald Trump intencas reaktivigi la polemikan Titolon 42 por akceli la deportadon de neregulaj migrantoj, ĉi-foje argumentante, ke ili povus disvastigi malsanojn kiel tuberkulozo.

La regularoj jam validis en Usono inter marto 2020 kaj majo 2023, permesante la deportadon de "homoj kiuj lastatempe estis en lando kie estis kontaĝa malsano."

Komence trudita kun la pravigo de la sankrizo pro la pandemio kaj uzata por malinstigi neregulajn migrantojn dum la fermoj de Covid-19, tiutempe ĝi faciligis la rapidan elpelon de pli ol 2,6 milionoj da sendokumentaj enmigrintoj, ankaŭ malrapidigante la azilprocedurojn en tiu lando.

La reaktivigo de Titolo 42 estus unu plia regulaĵo, kiu konvenus al la landlimaj politikoj de Trump, kiuj celas ĉesigi neregulan migradon.

Oficistoj povus deporti nedokumentitajn enmigrintojn sen ekzameni la procedurojn antaŭviditajn de federaciaj enmigradaj leĝoj, kiuj permesas al ili peti azilon sur usona grundo eĉ se la kandidato eniris la landon kontraŭleĝe.

Laŭ internaj dokumentoj reviziitaj de CBS News, la usonaj Centroj por Malsanoj Kontrolo kaj Preventado (CDC) planas eligi ordonon kiu etikedus neregulajn migrantojn provantajn eniri Usonon kiel popolsanriskoj pro la ebleco disvastigi kontaĝajn malsanojn.

Ĉi tiu usona radio-televida reto raportas, ke oni ankoraŭ ne scias, kiam ĝuste la Trump-Administracio planas alvoki la Titolon 42, sed oficistoj de malsamaj federaciaj agentejoj jam preparas sin por ĉi tiu turno en enmigra politiko.

 

Fonto: RT

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up