
Havano, feb 27 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla, malakceptis per sia konto en X, la lastatempajn rimedojn prenitajn de la usona registaro kontraŭ Venezuelo, kiuj influos la petrol-eksportadon de la sudamerika lando.
La Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo esprimis solidarecon kun la Bolivara Revolucio, la prezidento Nicolás Maduro kaj la venezuela popolo, antaŭ ĉi tiu nova imperia atako.
"Ni malakceptas rimedojn prenitajn de la usona registaro kontraŭ Venezuelo, kiuj atakas la legitimajn enspezojn, kiujn tiu lando ricevas. Nian tutan solidarecon kun la bolivara kaj ĉavista revolucio, la prezidento Nicolás Maduro kaj la venezuela popolo, fronte al ĉi tiu nova imperia atako."
Prezidento Donald Trump revokis la permesilon, kiu ebligis al la usona naftokompanio Chevron Korporacio funkcii en la naftosektoro de Venezuelo, decido kiu ekvalidos la 1-an de marto kaj blokas la eksportadon de bolivara nafto al usonaj rafinejoj.
Post la anonco, Maduro diris, ke neniu lando aŭ minaco timigos la nacion kaj emfazis, ke justeco venos al la homoj, kiuj postulas atakojn kontraŭ Venezuelo.
Venezuelon oni ne agresu, Venezuelon oni ne tuŝu, Venezuelom oni respektu, diris la prezidento.
Fonto: ACN