
Foto: Win McNamee / Gettyimages.ru
Havano, mar 1 (RHK) La gvidanto de la kieva reĝimo, Vladimir Zelensky, diris ĉi-vendredon en Vaŝingtono, ke li ne kredas, ke li devas peti pardonon al prezidento de Usono, Donald Trump, post la ekscitita disputo, kiun ili havis dum sia renkontiĝo en la Blanka Domo.
"Ne," diris la ukraino demandite, dum intervjuo kun Fox News, ĉu li opinias, ke li devas peti pardonon de la usona prezidento. "Mi respektas la prezidenton kaj mi respektas la usonan popolon," li aldonis.
Zelensky diris, ke li ne estas konvinkita, ke li faris "ion malĝuste". "Mi pensas, ke ni devas esti tre sinceraj kaj tre honestaj," li deklaris.
Dum la elsendo de la programo, li deklaris ke li estas tre dankema al la usona popolo, same kiel al la luanto de la Blanka Domo kaj Kongreso.
"Vi multe helpis nin. De la komenco, dum tri jaroj [...] vi helpis nin pluvivi", li emfazis.
Li aldonis, ke "tiu speco de disputo ne estas bona por ambaŭ flankoj", emfazante, ke li estas malfermita al dialogo, sed ne povas ŝanĝi la "ukrainan sintenon al Rusio".
"Usono estas nia amiko, Eŭropo estas nia amiko [...] Rusio estas nia malamiko. Tio ne signifas, ke ni ne volas pacon," diris la gvidanto de la kieva reĝimo.
Tamen, li asertis ke la deklaroj de Trump dirante ke Ukrainio perdis teritoriojn kaj ke li estas "diktatoro" pridubas la "amikecon" inter Ukrainio kaj Usono.
Fonto: RT