Antonio Guterres esprimis sin kontraŭ ajna projekto forpeli palestinanojn el Gazao

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-03-01 12:11:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, mar 1 (RHK) Unuiĝintaj Nacioj (UN) avertis ĉi-vendredon en Novjorko kontraŭ ajna projekto de "pelita translokigo de loĝantaro" en Gazao, kaj kontraŭ "ĉiuj formoj de etna purigado",  reference al la plano de la usona prezidento Donald Trump.

Ĝenerala sekretario de UN António Guterres emfazis la bezonon de "klara politika kadro, kiu metas la fundamentojn por rekonstruo", bazita sur internacia laŭleĝeco, kio signifas, ke ne estu israela armea ĉeesto en Gazao longtempe.

Li ankaŭ insistis, ke la redukto de la teritorio de Gazao estas "neakceptebla", ideo proponita de membroj de la israela Registaro, kaj emfazis, ke Gazao kaj Cisjordanio, "inkluzive de Orienta Jerusalemo, devas esti traktataj kiel ununura politika, ekonomia kaj administra ento."

La estro de UN partoprenos venontmardon en la eksterordinara pintkunveno de la Araba Ligo, en Kairo, Egiptio, por trakti la temon de la rekonstruo de la marborda enklavo post la milito.

La proponita plano de Trump por la rekonstruo de Gazao postulas la translokadon de palestinaj loĝantoj al najbaraj landoj kiel Egiptio kaj Jordanio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up