
Foto: PL
Havano, mar 18 (RHK) Venezuelanoj mobilizos sin hodiaŭ en Karakaso por subteni la familiojn kaj migrantojn deportitajn de Usono al Salvadoro.
Jorge Rodríguez, la parlamentestro, esprimis indignon kaj solidarecon, certigante, ke la migrantoj ne estas solaj. Subskribolibroj estos haveblaj en Bolívar-placoj kaj familianoj estos petataj registriĝi en retportalo por helpi pri ilia reveno.
La ĝenerala sekretario de la PSUV, Diosdado Cabello, alvokis grandajn mobilizojn en la tuta lando. La marda marŝo komenciĝos en Placo Morelos ĝis la angulo de San Francisco.
La venezuela Ŝtato defendas la migrantojn kaj postulas ke Usono ĉesigu la persekutadon, deklarante ke "venezuelanoj estas persekutitaj per naziaj praktikoj antaŭenigitaj de kontraŭstarantaj faŝistoj."
Fonto: PL