
Foto: PL
Havano, mar 31 (RHK) Laŭ raporto el la meksika gazeto La Jornada, la nombro da mortintoj en Mjanmao, pro la potenca 7,7-grada tertremo registrita vendrede, atingis 1 700.
Mjanmao petis internacian helpon por alfronti la krizon, dum savaj klopodoj malfacile progresas, pro misfunkciadoj de komunikado, kiuj limigas kunordigon en tuŝitaj lokoj.
La ĉefo de la estraro, la generalo Min Aung Hlaing, avertis, ke la mortnombro povus pliiĝi, kaj ke lia registaro alfrontas malfacilan situacion, raportis ŝtataj amaskomunikiloj.
En vendredo, la Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, esprimis sian bedaŭron pri la sekvoj de la devasta tertremo, kiu trafis Mjanmaron kaj Tajlandon.
La epicentro de la tertremo troviĝis 16 kilometrojn norde de la urbo Sagain kaj tre proksime de la dua plej granda urbo en Mjanmao, Mandalay, laŭ la Usona Geologia Enketo (USGS).
Laŭ gazetaraj informoj, la tremo, konsiderata de fakuloj kiel la plej malbona tertremo en preskaŭ 200 jaroj en Mjanmao, ankaŭ estis sentita en Hindio kaj sudokcidenta Ĉinio.
Fonto: La Jornada/Granma/PL