Protestoj kontraŭ Trump en pli ol mil usonaj urboj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-07 11:57:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Foto: PL

Havano, apr 7 (RHK) Frustriĝo, timo kaj malakcepto de la tumulta tagordo de prezidento Donald Trump en ĉi tiuj monatoj en oficejo, kondukis milojn da homoj en Usono al la stratoj en la nacia protesto "Hands Off".

La membro de la Politika Buroo kaj Ministro pri Eksteraj Aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez Parrilla, emfazis la malkontenton de sektoroj de la usona loĝantaro kun prezidento Donald Trump, raportis lokaj amaskomunikiloj.

 "La protestoj de HandsOff en pli ol mil urboj en la 50 ŝtatoj de Usono, kun la partopreno de preskaŭ duona miliono da homoj, denuncas la plutokration, kiu regas tiun landon," diris la kanceliero, kiu komentis en X, ke Trump regas koncentrita al kontentigo de la interesoj "de granda kapitalo kaj kontraŭ la aspiroj de la plimulto de usonaj civitanoj".


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up