La ministro pri eksteraj rilatoj de Ekvadoro, Ricardo Patiño, sciigis en Quito, ke la venontan 27-an de oktobro en UN, lia lando ratifos sian rizufon kontraŭ la ekonomia, financa kaj komerca sieĝo altrudata de Usono al Kubo dum pli ol 5 jardekoj.
En deklaroj faritaj al la ekvadora informagentejo Andes, li esprimis ke tiu sieĝo devos baldaŭ ĉesi.
Pri tiu ĉi temo same esprimis sin la plenkunsido de la ĉambro de deputitoj de Meksiko, kiu aprobis interkonsenton de la kunordiga estraro politika, per kiu postulas al la konstanta reprezentanto de tiu lando antaŭ la supera internacia instanco, voĉdoni favore al la ĉesigo de tiu maljusta leĝo kontraŭ la kariba lando.