Bonaero, okt 12 (RHK) Argentino konsideras neakcepteblan ajnan militan atakon kontraŭ Venezuelo, kaj neglektas la ekonomia, financan kaj komercan sieĝon kontraŭ la venezuela popolo, asertis la prezidento Alberto Fernández.... Legu pli


Nov-Jorko, okt 8 (RHK) Proksimume 115 milionoj da personoj povus esti je la nivelo de ekstrema malriĉeco en 2020 kaŭze de la krizo provokita de la Covid-19.... Legu pli


La Paz, okt 7 (RHK) La prezidenta kandidato de la Movado al Socialismo, (MAS) en Bolivio, Luis Arce, denuncis ke la fakto-reĝimo realigas sabotajn planojn kontraŭ la elekta procezo kaj minacas per la milita forto.... Legu pli


Bruselo, okt 1 (RHK) La eŭropa komisiono sendis ĉi-ĵaŭde formalan komunikon al la brita registaro “pro malplenumo de siaj devoj kongrue al la Interkonsento de Retiriĝo”. Temas pri la unua paŝo de “formala proceso pro neplenumo kontraŭ Britio”, laŭ klarigas la komunuma organismo per komuniko.... Legu pli


Moskvo, sep 29 (RHK) Moskvo daŭre defendos la veron pri la Dua MondMilito, asertis la rusa prezidento Vladimir Putin per mesaĝo sonregistrita por la ĉeestantoj de la VII-a forumo de la regionoj de Rusio kaj Belorusio, kiu efektiviĝas en Minsko per videokonferenco.... Legu pli


Romo, sep 28 (RHK) La papo Francisko ne akceptos venontsemajne la ŝtatsekretarion de Usono, Mike Pompeo, kiu vizitas Italion, ĉar tiu ago povus enmiksiĝi en la elekta kampanjo, sed ja koincidas kun la usonaj kritikoj pri proksimiĝo de Vatikano al Ĉinio.... Legu pli


Pekino, sep 23 (RHK) La nuna prezidanto de Huawei, Guo Ping, asertis ke la ĉefa tasko de la teknologia giganto estas sukcesi transvivi fronte al la premoj de la usonaj aŭtoritatuloj.... Legu pli


Unuiĝintaj Nacioj, sep 23 (RHK) La parolintoj en la 75-a laborsesio de la Ĝenerala Asembleo esprimis sin favore al iniciatoj kontraŭ la Covid-19, por multflankismo kaj reformo de la institucio internacia por adapti ĝin al la novaj kondiĉoj.... Legu pli


Nov-Jorko, sep 17 (RHK) La revuo Scientific American, la plej malnova daŭra publikaĵo de Usono, rompis preskaŭ du jarcentojn de politika neŭtraleco: por la unua fojo en la 175 jaroj de sia historio, la scienca revuo anoncis sian subtenon al unu de la prezidentaj kandidatoj, Joe Biden.... Legu pli


Karakaso, sep 14 (RHK) La unua vicprezidanto de la socialista partio unueca de Venezuelo (PSUV), Diosdado Cabello, certigis ke la unueco de la revoluciaj fortoj estas hodiaŭ la sola garantio por venki en la parlamentaj elektoj la venontan 6-an de decembro.... Legu pli


Bogoto, sep 11 (RHK) Almenaŭ 10 personoj forpasis kaj pli ol 403 estis vunditaj dum la protestoj okazintaj en kelkaj urboj kolombiaj pro la morto de la advokato Javier Ordóñez mane de policistoj, kiuj uzis elektran armilon kontraŭ li.... Legu pli


Vaŝingtono, sep 10 (RHK) La usona prezidento, Donald Trump, renovigis por unu plia jaro la nomatan Leĝo de komerco kun la malamiko, statuto de la jaro 1917, kiu fundamentas la ekonomian sieĝon altrudatan al Kubo.... Legu pli


Pekino, sep 7 (RHK) Ĉinio altigos sian veton por la interna merkado kaj alianciĝoj kun landoj kaj regionoj amikaj, kiel alternativo por superi la serion da usonaj punoj kaj la tutmondan krizon, komentis hodiaŭ la loka gazetaro.... Legu pli


Vaŝingtono, sep 3 (RHK) La demokrata kandidato al la usona prezidanteco,Joe Biden, elstarigis la fiaskon de Donald Trump en sia politiko al Venezuelo kaj promesis repreni la nivelon de la diplomatiaj rilatoj ekzistintaj kun Kubo dum la registaro de Barack Obama.... Legu pli


Pekino, aŭg 31 (RHK) Ĉinio denuncis la viziton de ĉeha delegitaro al Taivano kaj avertas tiun landon “pagi altan prezon” por “defii la principon de unu sola Ĉinio”.... Legu pli


up