Bagdado, 3 jan (RHK) La usona ambasadejo en tiu ĉi urbo instigis siajn civitanojn forlasi Irakon tuj. Tiu ĉi anonco okazis kelkajn horojn post atako per misiloj de Vaŝingtono al la iraka ĉefurbo, kiu mortigis la maĵoron generalon iranan Qassem Soleimani. ... Legu pli
Novjara mesaĝo de Putin al la prezidento Nicolás Maduro konfirmas kunlaboremon al regionaj gvidantoj
Moskvo, 30 dec (RHK) La prezidento de Rusio, Vladimir Putin, gratulis sian homologon deVenezuelo, Nicolás Maduro okaze de la nova jaro, laŭ informis la gazetara oficejo de Kremlino.... Legu pli
Meksikurbo, 27 dec (RHK)La ŝtata vicsekretario de Meksiko por Latinameriko kaj Karibio, Maximiliano Reyes, esprimis ke ne okazos dialogo kun Bolivio se la aŭtoritatuloj de tiu lando ne forprenas la polican sieĝon kiu staras en la meskika ambasadejo en La Paz, raportis Russia Today.... Legu pli
Vatikan-urbo, 25 dec (RHK) La Papo Francisko alvokis la mondon al paco, justico, refratiĝo kaj mizerikordo, aparte por personoj pli vundeblaj.... Legu pli
Bogoto, 19 dec (RKH) Viktimoj de la armita konflikto en Kolombio prezentis raporton, kiu enhavas elementojn pri la persekutoj farataj kontraŭ sociaj kaj politikaj grupoj.... Legu pli
Pekino, 2 dec (RHK) La heroldo de la ministerio de eksteraj rilatoj de Ĉinio, Huam Chunying, komunikis hodiaŭ dum informa kunsido en la ĉina ĉefurbo, ke la azia lando suspendis la revizion de petoj faritaj de aviadiloj kaj ŝipoj militaj de Usono por viziti Hongkongon, responde al la nomata “Leĝo de Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Hongkongo”, subskribita la 27-an de novembro flanke de la usona prezidento, Donald Trump. ... Legu pli
Bogoto, 28 nov (RHK) Uzantoj de la sociaj retoj denuncis la subpremon faritan de la movebla skadro kontraŭ tumulto (Esmad) en la kolombia ĉefurbo, post la amasa mobilizo farita en tiu lando, kiel parto de la protestaj tagoj de nacia halto, komencita la pasintan 21-an de novembro kontraŭ la politikoj de la registaro de Iván Duque. ... Legu pli
La Paz, 22 nov (RHK) Laŭ raportis la televida ĉeno Telesur, agentoj de la bolivia polico ree subpremis perforte grandan mobilizon kontraŭ la ŝtatpuĉo en la urbo El Alto, kie la fakta registaro gvidata de la senatanino Jeanine Áñez, utiligas armilojn kontraŭ la bolivia popolo.... Legu pli
La Paz, 14 nov (RHK) La gvidanto de la plimulta grupo de la Movado al Socialismo (MAS), Sergio Choque, estis elektita hodiaŭ kiel prezidanto de la Deputita Ĉambro de Bolivio, lando kiu travivas politikan krizon, post la puĉo kontraŭ la eksa prezidento Evo Morales.... Legu pli
Santiago de Ĉilio, 7 nov (RHK) La 7-a tribunalo de garantio de tiu ĉi urbo deklaris akceptebla la plendon farita kontraŭ la prezidento Sebastián Piñera pro la delikto de krimoj kontraŭ la homaro efektivigitaj dum la amasaj civitanaj protestoj de la lastaj semajnoj en tiu ĉi sudamerika lando.... Legu pli
La Paz, 6 nov (RHK) La bolivia prezidento, Evo Morales, kunvokis la popolon plu resti unuece kaj labori kun sindevigo kaj sinofero, okaze de amasa popola renkontiĝo defende de la demokratio en la Placo Maĵora de San Francisco, en La Paz.... Legu pli
La Paz, 4 nov (RHK) Bolivio travivas atend-streĉan tagon, organizitan fronte al la puĉa strategio, kiu pasintsabate metis limon je 48 horoj kaj fiksis la hodiaŭan vesperon por ke la nuna prezidento, Evo Morales, rezignu.... Legu pli
La Paz, 30 okt (RHK) La ĉeesto surstrata de sociaj organizaĵoj de Bolivio evidentigas la forton de la Movado al Socialismo (MAS), asertis la ministro de la defendo, Javier Zavaleta.... Legu pli
Varias, 28 okt (RHK) La prezidento de Kubo, Venezuelo, Meksiko, Bolivio kaj El Salvadoro estis inter la unuaj kiuj gratulis Alberto Fernández okaze de lia venko en la elektoj okazintaj ĉi-dimanĉe en Argentino.... Legu pli
Quito, 10 okt (RHK) La agotagoj de popolaj postuloj vivitaj en Ekvadoro dum tuta semajno, estigis subpreman reagon de la ordo-fortoj, kiuj lasos neforgeseblajn spurojn por multaj civitanoj en tiu ĉi lando.... Legu pli
Pliaj Vidaĵoj
- Ministro de ekonomio aktualigas pri damaĝoj provokitaj de la meteologiaj eventoj
- Kuba prezidento pritaksas rekuperiĝon de la damaĝitaj provincoj
- Raúl Castro akceptis la rusan ministro pri urĝaj aferoj kaj civila protekto
- Kuba denunco pri ĉiutagaj aeratakoj de Israelo en Bejruto kaj Damasko, eĉ proksime de la insulaj diplomatiaj sidejoj
- Havano festas 505-a jubileon meze de rekuperiĝo