Díaz-Canel konfirmas la junulan ĉefrolon en la amaskomunukiloj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-07 07:03:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 7 feb (RHK) La unua vicprezidento kuba, Miguel Díaz-Canel, dividis kun la junaj kubaj ĵurnalistoj la unuan sesion de la 2-a renkontiĝo kunvokita de la Unuiĝo de Ĵurnalistoj de Kubo (UPEC).

La junaj ĵurnalistoj renkontiĝas konsciaj pri la defioj kaj kompromititaj kun la misio kongrua al la juna generacioj; ili kunsidas en la instituto internacia de ĵurnalismo José Martí, en Havano, kie interŝanĝas spertojn kaj agproponojn.

La renkontiĝon ankaŭ partoprenas Antonio Moltó, prezidanto de la ĵurnalisma organizo kaj aliaj funkciuloj de tiu organizo kaj de la partio en la insulo.

Díaz-Canel esprimis ke la ĉeesto de la gejunuloj en la amaskomunikiloj gravas, speciale, kiam ili partoprenas la gvidadon, ĉar tiamaniere ili rekte partoprenas la transformojn, raportas la gazeto Granma.

Li esprimis ke la debato ratifas la bezonon perfektigi la laboron de niaj amaskomunikiloj en la socio, kaj por tio ekzistas politika volo.

Li alvokis la gejunulojn agi pli aŭdace, profiti ĉiujn spacojn kaj ŝancojn kaj nutriĝi el la spertoj kiuj montras la ekziston de ekspluateblaj rezervoj; aldone, li kunvokis plu iri en la preparo de la profesiuloj por transformi niajn amaskomunikilojn en multmediajn spacojn kaj profiti la ligojn kun la universitatoj por solvi la problemojn tra la scienco.

Unu el la pli debatitaj temoj, rilatas al la normoj leĝaj pri la ĵurnalisma ekzerco, kio stimulis interŝanĝon kun la partoprenantoj. La certeco ke la transformoj en la socio avancis pli rapide ol la jura ordigo en diversaj sferoj, regis, kaj ankaŭ la opinio, ke sendepende de tio, la etiko devas ĉefroli en la profesiaj praktikoj.

La amasmedia mastrumado kaj la rolo de la junularo en tio; la ĵurnalismo kaj civitana partopreno; la komunikado en la kunteksto de aktualigo de la sociekonomia modelo kuba; tiuj estas la ĉefaj temoj kiuj rolas en la dialogo, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up