Ĵus finiĝis en Havano la II-a pintkunsido de la CELAC kun partopreno de prezidentoj el 29 landoj kaj elektita prezidantino Michelle Bachelet, el Ĉilio, kiuj efektivigis gravajn renkontiĝojn pri temoj tre esencaj por la tuta regiono.
La vojoj de dialogo kaj interkonsento estis starigitaj en Latinameriko kaj Karibio per la proklamita paca regiono kaj konfirmitaj en la fina dokumento nomata Deklaro de Havano.
Ambaŭ dokumentoj subskribitaj en la pintkunsido, ratifis la forigon de perforto kaj minacoj pri agresoj dum la solvo de konfliktoj, “konsciaj ke la paco estas supera posedaĵo kaj legitima aspiro de ĉiuj popoloj, kaj principo kaj komuna valoro de la integriga bloko”.
La Deklaro de Havano indikas ke la komunumo bazas sin sur strikta respekto al la ĉarto de UN kaj la Internacia Juro, la paca solvo de konfliktoj, respekto al memdetermino, suvereneco kaj ne enmiksiĝo en la internaj aferoj de ĉiu lando.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Diaz-Canel vizitas la provincon Pinar del Rioe
- La Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN alvenas hodiaŭ al Kubo, en oficiala vizito
- Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN renkontiĝos kun kuba ministro pri eksteraj aferoj
- La kulturo aktiviĝas laŭ somera tempo
- Internacia Federacio ratifis 37 latinajn ĵudokojn en Parizo 2024