Ekde tiu ĉi mardo la 4-an kaj ĝis la 5-a de marto okazos en Kubo, agotagoj omaĝe al la unua datreveno de la forpaso de Hugo Chávez, la venezuela gvidanto.
Per tiu evento, la insulo aliĝas al la monda agado sub la devizo Tra tiu ĉi vojo paŝis Chávez, kiun kunordigas la venezuela ambasadejo; ĝin partoprenos ĉiuj venezuelaj diplomatiaj sidejoj tra la mondo kaj havos vastan programon kiu inkluzivas prelegojn, forumojn, ekspoziciojn fotografiajn, aŭdvidajn materialojn, rakont-konkursojn, poeziojn kaj eseojn, koncertojn kaj aliajn.
La havana agotago komenciĝas per florbukedo fronte al la statuo de la liberiginto Simón Bolívar, situanta en centra avenuo de la kuba ĉefurbo, kaj ankaŭ en la sidejo de la Domo de la Amerikoj, la esploristo kaj sociologo Germán Sánchez Otero, eksambasadoro de Kubo en Venezuelo prelegos.
Aliaj aranĝoj okazos en la nacia muzeo de la defendkomitatoj situanta en la malnova urboparto kaj la popola konsilio Pastorita de la provinco Matanzas, kie oni inaŭguros fotoekspozicion pri la heredaĵoj de la neforgesebla amiko de Kubo.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ke ĉiuj sociekonomiaj agantoj alportu al la ekonomia evoluo
- Kubo esprimas solidarecon kun la vicprezidento de Kolombio
- Nova komisiono por virina agado: por sociaj rajtoj en la esperanta komunumo
- Kuba prezidento sendas mesaĝon al kunveno altnivela en Ĉinio
- UN denuncis humanitaran krizon en Gazao pro israela agreso