La sistemo de UN en Kubo prezentos la librojn en cifereca formato dum la internacia librofoiro 2014 kiu ekos la 13-an februaro en Havano kaj daŭros ĝis la 23-a en la fortreso Sankta Karlo de La Cabaña.
La libroj estos je dispono de la publiko ĉeestonta la pavilonon de UN kaj oni povus ilin kopii en memorbastonoj aŭ aliaj iloj, servo donota senpage.
Ĉi-foje, la stando de UN estos trovebla je malmultaj metroj de la infana areo Papertrezoro, laŭ diskonigita informo.
La iniciaton bonvenigis pasintjare miloj da vizitantoj, nome universitataj studentoj, esploristoj, akademiuloj kaj bibliotekoj, kiuj kolektis aktualigitan datumaron pri nutra sekureco, familia agrikulturo,energio, klimata ŝanĝiĝo, internacia kunlaboro, medio, sciencoj,sano, perforto, ĝenro, kulturo kaj edukado.
De antaŭ pli ol 15 jaroj, la sistemo de UN partoprenas en la librofoiro, kiun ĝi taksas inter la plej gravaj kaj partoprenigaj eventoj de la kuba kulturo.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ministro de ekonomio aktualigas pri damaĝoj provokitaj de la meteologiaj eventoj
- Raúl Castro akceptis la rusan ministro pri urĝaj aferoj kaj civila protekto
- Kuba prezidento pritaksas rekuperiĝon de la damaĝitaj provincoj
- Kuba denunco pri ĉiutagaj aeratakoj de Israelo en Bejruto kaj Damasko, eĉ proksime de la insulaj diplomatiaj sidejoj
- Havano festas 505-a jubileon meze de rekuperiĝo