La ministerio pri eksteraj rilatoj de Kubo diskonigis deklaron oficialan de la insula registaro kontraŭ la klopodoj pri ŝtatrenverso kontraŭ la konstitucia registaro de la bolivara respubliko de Venezuelo, el kio rezultis forpasoj kaj dekoj da viktimoj vunditaj.
Laŭ la insula deklaro diskonigita en la enlanda gazetaro, la kubaj aŭtoritatoj ankaŭ komdamnas la atakojn faritajn de faŝismaj grupoj kontraŭ la publikaj institucioj, bruligado de aŭtoj kaj aliaj fiagoj.
La kuba registaro esprimas sian subtenon al la bolivara revolucio kaj alvokas la internacian solidaremon kun la certeco ke la venezuela popolo scipovos defendi siajn sociajn atingojn kaj la heredaĵon lasitan de la prezidento Hugo Chávez.
Per la oficiala deklaro Kubo esprimas sian subtenon al la registaro gvidata de la prezidento Nicolás Maduro, kiu klopodas protekti la pacon, integri ĉiujn sektorojn de la lando kaj impulsi la sociekonomian evoluon de la tuta lando.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ekas hodiaŭ la Tria Ordinara Sesio de la kuba parlamento
- Fronte al usona agresemo Kubo plifortigas sian unuecon
- Kuba prezidento elstarigas atingojn de la Programo por la Akcelo de Virinoj
- Raúl kaj Díaz-Canel akceptis la ĉefministron de Belorusio
- Registaro de Kubo serĉas solvojn por garantii reguligitan familian korbon