Oscar López Rivera: omaĝo al kuraĝo kaj rezistemo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-14 15:27:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 14 nov (RHK) La portorika gvidanto Oscar López Rivera ricevis en Kubo la Ordenon de la Solidareco, donita de la ŝtata konsilantaro de Kubo, pro lia kuraĝo kaj rezistemo dum preskaŭ 36 jaroj da maljusta enkarceriĝo en Usono.

López Rivera esprimis siaflanke sian dankemon al la ĉefkomandanto Fidel Castro, al la prezidento Raúl Castro kaj al la kuba popolo, kiun li tre estimas pro la evoluigo de sia solidara kapablo kaj homaj rimedoj.

La ceremonio okazis en la Memorialo José Martí ĉe la Placo de la Revolucio en ĉeesto de Mercedes López Acea, membro de la politika buroo de la komunista partio, kaj Fernando González Llort, Heroo de la Kuba Respubliko kaj prezidanto de la kuba instituto de amikeco al la popolo (ICAP).



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up