Per du grandaj koncertoj en la fortreso de Sankta Karlo de La Cabaña kaj la teatro Mella de Havano dum la 22-a kaj 23-a de februaro, la japana ambasadejo ĉi-urbe festos la 400 jarojn de amikaj rilatoj al Kubo.
La japana triopo Hogaka Yakuta Oyama, formita de talentaj junaj muzikistoj de tradiciaj kaj originaj instrumentoj japanaj, sin prezentos en la malnova urba placo Sankta Francisko, kune kun la kuba ensemblo de David Álvarez.
La japanaj artistoj ofertos senpagan prezenton ankaŭ en la havana teatro Mella kie ili interpretos, interalie, latinamerikan muzikon aranĝitan por tiu ĉi speciala evento.
En tiu ĉi jaro oni rememoras la alvenon en 1814, de la samurajo Hasekura Tsunenaga gvidanta diplomatian mision survoje al Romo, por starigi rilatojn kun Meksiko kaj renkontiĝi kun la Papo en Vatikanurbo.
Okaze de la XXIII-a internacia librofoiro Kubo 2014, Japanio havas standon kie ekspozicias librojn kaj realigas plurajn aranĝojn kun la publiko, kiel ateliero pri origamio kaj pri la uzo de tradiciaj kostumoj.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Zelensky rifuzas pardonpeti post disputo kun Donald Trump
- Malgraŭ ĉio, kune laborante ni venkos, asertis Díaz-Canel dum laborvizito en la kuba oriento
- Kubo rifuzas novajn rimedojn usonajn kontraŭ Venezuelo
- Sinkronigita al la nacia elektra reto la dua el 92 grandaj fotovoltaj parkoj en Kubo
- Antonio Guterres esprimis sin kontraŭ ajna projekto forpeli palestinanojn el Gazao