Raúl Castro, prezidento de la ŝtata kaj ministra konsilantaro de Kubo, partoprenis la ferman sesion de la XX-a kongreso de la centralo de kubaj laboristoj, kie li unualoke esprimis sin kontraŭ la perfortaj agoj okazantaj en landoj kiel Venezuelo kaj Ukrainio, financitaj de potencaj grupoj en Usono kaj eŭropaj partneroj.
Li emfazis ke “tiaj faktoj konfirmas ke registaroj ne konvenaj al la interesoj de la potenco-cirkloj en Usono kaj kelkaj eŭropaj partneroj, ne gravas en kiu mondoparto, fariĝas celoj de subfosaj kampanjoj”.
Raúl konsideris ke la okazaĵoj en Ukrainio estas alarmigaj kaj la interveno de okcidentaj potencoj devas ĉesi, por ke tiu popolo realigu legitime sian rajton je memdetermino”.
Aliflanke, li konfirmis la subtenon de Kubo al la revolucio de Bolívar kaj Chávez de Venezuelo kaj al ties prezidento Nicolás Maduro, kiu “saĝe kaj firme kondukas tiun ĉi kompleksan krizon”.
Pri la kongreso de la kubaj laboristoj Raúl esprimis ke dum la unua etapo de la evento, tra la tuta lando, “estis konfirmita la plimulta subteno de la laboristaro al la procezo de aktualigo de la insula ekonomia modelo” kaj memorigis ke en 66 mil asembleoj okazintaj, la laboristoj esprimis ankaŭ sian malkontenton pro la malrapideco per kiu oni aplikas surloke kelkajn decidojn aprobitajn de la registaro.
Unu el la temoj estis la salajra sistemo, pri kiu Raúl esprimis ke “temas pri tikla kaj kompleksa afero, ĉar en vero ĝi ne kongruas kun la principo de socialista distribuo, tio estas “ al ĉiu laŭ sia kapablo kaj laboro” kaj pro tio ne garantias ke la laboristo ricevu salajron laŭ la kontribuo donata al la socio, kio kreas apation al la laboro kaj negative influas la disciplinon, interalie.
Raúl enfazis ke oni ne ĉesis labori por integrala solvo kvankam “oni ne povas krei falsajn esperojn je mallonga tempodaŭro”. Li insistis pri tio ke en la revolucia Kubo neniu restos senprotekta kaj ne estos spaco por la nomataj ŝoko-terapioj kontraŭ la popolo; li aldonis ke neniu ŝanĝo farota povos atenci kontraŭ la sociaj konkeroj rezultintaj el la revolucia regado.
Li alvokis al laboro por krei riĉecon kaj altigi konstante la efikecon kaj produktivecon, ĉar nur tiamaniere oni povas distribui tiujn riĉaĵojn.
“Laŭ la sama ritmo en kiu ni avancu tiucele, kreiĝos la kondiĉoj por plibonigi la salajrojn kaj pensiojn”, klarigis Raúl Castro.
Li komentis ke la ŝtata entrepreno daŭre estos la ĉefa formo en la nacia ekonomio, kaj pro tio devas kreski la rolo de la sindikata movado por organizi, integri kaj mobilizi la laboristaron en la formado de laboraj, patrolandaj kaj moralaj valoroj, reprezenti ilin kaj defendi ties rajtojn fronte al la administracioj en etoso de reciproka respekto.
Raúl ankaŭ anoncis ke en marto la nacia asembleo de la popola povo analizos leĝoprojekton pri la fremdaj investoj en la insulo, kies celo estas impulsi tiun ekonomian branĉon.