Havano, 1 jun (RHK) La unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio de Kubo, generalo de armeo Raúl Castro, ackeptis ĉi-ĵaŭde en la kuba ĉefurbo la prezidenton Miguel Díaz-Canel, kiu revenis al la insulo post plenumi oficialan viziton en Venezuelo.
Dum la vizito en la sudamerika lando, Díaz-Canel plenumis intensan labortagon, kiu inkluzivis oficialan renkontiĝon kun la prezidento Nicolás Maduro, kiu investis lin per la Ordeno Liberigintoj en Unua Klaso.