Raúl en Karakaso: omaĝo de la kubanoj al Hugo Chávez

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-03-05 23:56:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba prezidento Raúl Castro vojaĝis al Venezuelo kaj partoprenis en la aranĝoj okaze de la unua datreveno de la fizika malapero de Hugo Chávez, kies amikeco kaj solidareco al Kubo estis tre firmaj kaj konkretiĝis per  komunaj programoj en la sferoj de edukado, sano kaj integrigaj projektoj.
Aliflanke, la kuba registaro kaj popolo omaĝis per diversaj aranĝoj en Kubo  la venezuelan prezidenton Hugo Chávez, tiucele, pluraj centoj da personoj ariĝis tre simbole fronte al la statuo de la Liberiginto venezuela Simón Bolívar en Havano, portante flagojn kaj ĉemizojn kun la koloroj de la sudamerika lando.
Ankaŭ la insula gazetaro dediĉis kelkajn paĝojn kaj programojn al la prezidento Chávez, taksata de Fidel Castro kiel “la plej bona amiko de Kubo”.
La ĵurnalo Granma, oficiala organo de la komunista partio publikigis plurajn bildojn de la venezuela gvidanto en la ŝtato Barinas; oficiala ceremonio estis organizita en la insulo.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up