Havano, 27 sept (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, dialogis en Nov-Jorko kun la vjetnama ĉefministro, Nguyen Xuan Phuc, kiel parto de pli ol 20 renkontiĝoj reciprokaj okazintaj kadre de la Ĝenerala Asembleo de UN.
En la kunsido ili pritraktis la rilatojn inter la du landoj, kies solida amikeco je nivelo de popoloj kaj registaroj havas longan historion.
De antaŭ du tagoj, la kuba registaro konfirmis la kondolencojn al Vjetnamio por la forpaso de lia homologo, Tran Dai Quang, la pasintan 21-an de septembro.