Pekino, 7 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel renkontiĝis en tiu ĉi urbo kun Wang Yang, prezidanto de la konstanta komitato de la XIII-a konsultiĝa konferenco politika de la ĉina popolo.
Laŭ la tagordo antaŭvidita por la restado en Ĉinio, Díaz-Canel ankaŭ renkontiĝos kun la ŝtatestro, Xi Jinping kaj la ĉefministro Li Keqiang.
Ĉinio estas la kvara halto de la unua turniro de la kuba prezidento tra kvar landoj de Azio.
Li jam vizitis Francion survoje al Rusio, kaj poste la Popolan Demokratian Respublikon de Koreio, kaj dum la venontaj tagoj vizitos Vjetnamion kaj laste Laoson.