Londono, 13 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, kunsidis en tiu ĉi urbo kun reprezentantoj de entrepreno kiuj membras en la Iniciato Kubo en Britio, brita institucio kreita de antaŭ pli ol 20 jaroj por impulsi kunlaboron kun Kubo en la sferoj ekonomia, komerca kaj investoj.
Díaz-Canel substrekis la gravecon relanĉi tiun ĉi projekton, raportis la ĵurnalistino Angélica Paredes.
Ĉi-lunde okazis renkontiĝo kun Philip Hammond, dua figuro de la brita registaro kaj ministro pri financoj, dum teknika halto de la kuba prezidento en Londono, post fini sukcesan laborturniron tra eŭropaj kaj aziaj landoj.