La rekonstrua laboro plimultiĝas por Havano.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-02-13 07:48:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La  prezidento Miguel Díaz-Canel enkunsido pri rekuperigaj laboroj.

Havano, 13 feb (RHK) Kiel venko kiu plu estigos aliajn, taksis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, la tujan rekonstruon faratan de la insula ĉefurbo post la trapaso de la detrua tornado F4 kiu vipis ĝin la pasintan 27-an de februaro.

En kunsido de la ministra konsilantaro okazinta pasintvespere, la prezidento elstarigis la nombron da personoj kiuj urĝe eklaboris kaj same la multajn rimedojn mobilizitajn de la ŝtato por la damaĝitoj.

Dum la kunsido la ministroj raportis pri la evoluo de la procezo rekonstrua, la demarŝoj por akiri la materialojn, kaj oni aprezas pliboniĝon en la koncerna oficejo por atenti la loĝantaron.

Oni raportis ke la komunika sistemo en la distriktoj damaĝitaj jam estas restarigitaj samkiel la aliaj servoj de elektro, akvo kaj gaso, kiuj jam de kelkaj tagoj estis normaligitaj.

Estis informite ke la rekonstruaj laboroj en la patrina hospitalo Hijas de Galicia, forte damaĝita de la tornado, devas finiĝi la venontan 16-an de februaro.

Pri ĉiuj temoj oni daŭre informas la civitanaron kaj ĉi-merkrede, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ree sin prezentos en la televida programo Ronda Tablo, kune kun grupo de ministroj kaj aŭtoritatuloj de la provinco kaj distriktoj, kiuj gvidas la rekuperigan laboron de la urbo, celanta festi sian 500-an jubileon,  pli bela kaj resanigita.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up