Havano, 5 mar (RHK) La insula ministerio pri eksteraj rilatoj rifuzas en plej energiaj terminoj la novan eskaladon en la konduto agresema de Usono kontraŭ Kubo.
La ŝtatdepartemento usona anoncis la decidon permesi ke, ekde la venonta 19-a de marto kaj sub la titolo 3 de la leĝo Helms-Burton, estu prezentitaj juraj demandoj en usonaj tribunaloj nur kontraŭ kubaj entreprenoj inkluzivitaj en listo de institucioj limigitaj, ellaborita de tiu registaro en novembro de 2017 kaj aktualigita unu jaron poste.
Tiu ĉi arbitra kaj mallegitima listo, celanta solidigi la usonan sieĝon kaj ties eksterteritoriaj efikoj, malpermesas al la usonaj civitanoj efektivigi financajn transakciojn rektajn kun la listigitaj institucioj.
La anonco de la usona ŝtatdepartemento indikis ke oni suspendos nur por 30 tagoj la eblecon starigi demandojn jurajn pro sama koncepto kontraŭ aliaj kubaj institucioj aŭ eksterlandaj institucioj kiuj havas komercajn aŭ ekonomiajn rilatojn en Kubo.
Ekde la jaro 1996, kiam la prezidento Clinton aprobis la starigon de la menciita leĝo, oni klopodas universaligi la ekonomian sieĝon per brutalaj premoj kontraŭleĝaj flanke de Usono kontraŭ aliaj landoj, ties registaroj kaj entreprenoj. Ili celas sufoki la kuban ekonomion, impulsi aŭ kreskigi la mankojn de la civitanaro kun la celo altrudi en Kubo registaron je la servo de la usonaj interesoj.
Tiu ĉi leĝo baziĝas sur du fundamentaj mensogoj: la nocio ke la naciigoj faritaj de Kubo post la revolucia venko estis mallegitimaj aŭ maldecaj kaj ke Kubo konsistigas minacon al la nacia sekureco de Usono.
Estas klare ke la kubaj naciigoj estis faritaj surbaze de la leĝoj kaj la konstitucio, kongrue kun la Internacia Juro. Ĉiuj naciigoj enhavis procezon de justa kaj taŭga kompenso, kiun la usona registaro neglektis. Kubo negocis kaj pagis la interkonsentojn tutglobajn por kompenso al aliaj landoj, kiuj nuntempe investas en Kubo kiel estas la kazo de Hispanio, Svislando, Kanado, Britio, Germanio kaj Francio.
Kubo konfirmas al siaj partneroj ekonomiaj kaj al la eksterlandaj entreprenoj kiuj laboras en la insulo, ke ili havas ĉiujn garantiojn por investi kaj realigi komunajn projektojn, kio estas enskribita en la nova Konstitucio ĵus aprobita en referendumo la pasintan 24-an de februaro.
La nuna decido de Usono trudas aldonajn obstaklojn al la celoj por ekonomia evoluo, sed tiu politiko daŭre fiaskos en sia ĉefa celo detrui la kuban revolucion kaj ties suverenan volon kontrui pli justan kaj prosperan socialisman socion.