Miguel Díaz-Canel kaj Nguyen Tan Dung efektivigis oficilan dialogon en Havano depost ceremonio omaĝe al la nacia heroo de la insulo, José Martí, ĉe la samnoma Placo de la Revolucio, kie la elstara vizitanto deponis florbukedon.
La vjetnama ĉefministro asertis dum la oficiala dialogo ke tiu ĉi vizito celas solidigi la tradiciajn amikajn ligojn inter ambaŭ landoj, altigi la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn, ampleksigi la kunlaboron kaj interŝanĝi kriteriojn pri internaciaj aferoj de komuna intereso.
Dum sia restado en Kubo, al altranga gvidanto renkontiĝos ankaŭ kun la kuba prezidento Raúl Castro.
Demandite pri la estonteco, Tan Dung konsideras ĝin plena je enormaj kaj promesplenaj perspektivoj ĉar Kubo estas grava kaj potenciala merkato de Vjetnamio kaj inverse, tial ke ambaŭ estas enirpordoj al Latinameriko kaj la Suda Azio.
Li asertis ke tiu ĉi vizito al Havano donos novan kaj valoran eblecon dividi informojn kaj spertojn pri la renoviga procezo en Vjetnamio kaj la aktualigo de la ekonomia modelo en Kubo.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- La mondo celebras la decidon de Usono pri Kubo kaj postulas ĉesigon de la ekonomia sieĝo
- Kubo pledas por integrala traktado en lokaj evolustrategioj
- Kuba prezidento asertas ke ni konservos kolektivan laborsistemon
- Kubo kaj la Pariza Klubo interkonsentis reordigon de la ŝuldopagoj
- Díaz-Canel vizitis la provincon Las Tunas