Estis informite ke dum la semajnofino la ministra konsilantaro de Kubo kunsidis por pritrakti temojn kiel la mon-unuecigo kaj perfektigo de la salajroj, pensioj kaj aliaj enspezoj ligitaj al la aktualigo de la kuba ekonomia modelo.
La kunsidon prezidis Raúl Castro kiu emfazis la kompleksecon de tiu ĉi temo kaj la bezonon ĝin entrepreni popaŝe kaj konstante. “Oni devas daŭre studi la tutan procezon”, li asertis.
Aliflanke, Leonardo Andollo, dua estro de la konstanta komisiono por starigi kaj evoluigi tiun ĉi procezon, prezentis la bazajn konceptojn kiuj devos regi la rilatojn inter la ministra konsilantaro kaj la organismoj de la centra ŝtata administracio, rilate al la superaj organizoj de la entreprenaj estraroj (OSDE) kongrue kun la bezono apartigi la ŝtatajn funkciojn de la entreprenaj.
Alia temo de la kunsido rilatis al propono de politiko por ellabori la Leĝon de funkcioj kaj servoj policaj laŭ la gvidlinio 140 aprobita de la ŝtato kaj la partio, celanta garantii la civitanan trankvilecon; la prezentita dokumento starigas la bazajn konceptojn de la polica agado, kie estas vitalaj la respekto al la konstitucio kaj la leĝoj, la profesieca traktado, etika kaj homa, la agado kun klara sin identigo, rapideco kaj racieco en la laboro.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kubo memorigis la X-an datrevenon de la reveno de La Kvinopo
- La Parlamento de Kubo debatos temojn en la nacia tagordo
- Rusio komdamnas decidon de Usono plu teni Kubon en sian mensogan liston de landoj sponsorantaj terorismon
- Deputitoj analizas kompleksan situacion de loĝejoj en Kubo
- Venezuelo respondecigas argentinajn aŭtoritatulojn pri teroristaj planoj