Pledas Díaz-Canel por fortigi la disciplinon en la batalo kontraŭ la kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-02 10:12:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto kaj la ĉefministro Manuel Marrero

Havano, apr 2 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero, revuis detale la situacion de Covid-19 en Kubo, temo pri kiu oni devas insisti, aparte pri la bezono ke la homoj vizitu la kuraciston tuj kiam eksentas ajnan simptomon.

Díaz-Canel ree insistis pri la “respondeco de la gepatroj pri la restado de la infanoj en la domo, ne surstrate ludante”.

La ŝtatestro ankaŭ parolis pri diversaj spertoj tra la tuta lando, rilate al personigita atento al vundeblaj homoj; la agantoj en la komunumo laboras por oferi servojn al la loĝantaro meze de malfacila kunteksto, la rolo de la ne ŝtata sektoro kaj de la nacia polico, kiu informas per laŭtparoliloj kaj atentas maldisciplinojn de tiuj, kiuj ne bone zorgas la socian distanciĝon.

Díaz-Canel instigis la ministerion de laboro kaj socia sekureco inspekti dum la venontaj tagoj, kunordige kun la provincaj kaj municipaj registaroj por kontroli la plenumon de la indikoj donitaj pri uzo de telelaboro, kio devas ankoraŭ esti pli uzata; kaj ankaŭ kontroli ke en la laborejoj ne estu personoj vundeblaj fronte al Covid-19.

La prezidento urĝiĝis la koncernatojn “faciligi la transdonon de uzeblaj teroj al personoj, kiuj petis por kultivado, kun ordo, sed sen burokrataĵoj, li aldonis, ĉar ni bezonas atingi pliajn produktadojn de nutraĵoj.

Dum la kunsido oni reviziis la plenumon de la adoptitaj reguloj flanke de la ministerio de transporto, de la konsilantaro de defendo de Havano kiel parto de laborsistemo, kiu el la centra registaro donas konstantan prioritaton al la batalo kontraŭ Covid-19.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up