Havano, maj 28 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis 19 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1983 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 555 pacientoj. Aliaj 1684 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.
En tiu ĉi tago oni analizis 1364 samplojn, el kiuj 9 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 99 745 studitajn samplojn kaj 1983 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 8 estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,4% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 132 el la kazoj venas el eksterlando.El la totalo konfirmita 50,6% estas sen simptomaj.
El la novaj kazoj 4 estis virinoj. El la 1983 pacientoj diagnozitaj, 165 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 82, kun indikilo de morteco je 4,13% sub la nivelo de la amerika regiono.Kubo restas je la pozicio 16 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1734 jam rekuperiĝintaj ( 10 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 1 en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 5 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 6,3 % dum la amerika regiono havas proksimume 46,29% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj kaj duono. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 5,79%.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.
Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.