Havano, jun 3 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis 15 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2107 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 507 pacientoj. Aliaj 1973 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.
En tiu ĉi tago oni analizis 1960 samplojn, el kiuj 15 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 110 349 studitajn samplojn kaj 2107 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili ĉiuj estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 133 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 1104 estis sen simptomaj.
El la novaj kazoj 9 estis virinoj. El la 2107 pacientoj diagnozitaj, 192 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 83, kun indikilo de morteco je 3,93% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 17 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1830 jam rekuperiĝintaj (3 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 4 en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 6 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 6,06 % dum la amerika regiono havas proksimume 48,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj kaj duono. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 5,59%.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, Havano iĝis dum la lastaj tagoj, centron de la epidemio, pro ne korekta plenumo de socia distanciĝo kaj tial la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolos la sekurecajn regulojn epidemiologiajn.
Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.