Havano, jun 6 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi vendredo, oni konfirmis 40 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2173 personoj kaj neniun forpasinton. El tiu ĉi totalo, 22 venis el eksterlando jam kontaĝitaj kaj 18 okazis enlande.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 553 pacientoj. Aliaj 1817 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 2004 samplojn, el kiuj 40 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 116 468 studitajn samplojn kaj 2173 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 17 estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,8% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 155 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 1137 estis sen simptomaj.
El la novaj kazoj 32 estis viroj. El la 2173 pacientoj diagnozitaj, 233 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 83, kun indikilo de morteco je 3,81% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 17 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1855 jam rekuperiĝintaj (7 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 3 en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 6 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 5,93 % dum la amerika regiono havas proksimume 48,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 3 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 5,57%.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, Havano iĝis dum la lastaj tagoj, centron de la epidemio, pro ne korekta plenumo de socia distanciĝo kaj tial la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolos la sekurecajn regulojn epidemiologiajn. En 11 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj.
Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.