Havano, jun 11 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis 8 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2219 personoj kaj unu forpasinton. El tiu ĉi totalo, 1 venis el eksterlando jam kontaĝitaj kaj 7 okazis enlande.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 516 pacientoj. Aliaj 423 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 2095 samplojn, el kiuj 8 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 127 042 studitajn samplojn kaj 2219 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 2 estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,3% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 159 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 52,95% estis sen simptomaj.
El la novaj kazoj 4 estis viro por 50,29% el la total . El la 2219 pacientoj diagnozitaj, 240 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 84, kun indikilo de morteco je 3,79% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 18 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1893 jam rekuperiĝintaj (7 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 1 en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 7 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 5,7 % dum la amerika regiono havas proksimume 48,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 3 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 5,43%.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn. En 12 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj.
Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj jam preparis strategion por iri al rekuperiĝo postpandemia, kio estos anoncita ĉi-ĵaŭde.