Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-12 10:12:46
Facebook
Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Havano, jun 12 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi ĵaŭdo, oni konfirmis 14 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2233 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 558 pacientoj. Aliaj 445 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 2090 samplojn, el kiuj 14 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 129 132 studitajn samplojn kaj 2233 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 13 estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 87,7% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 159 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 53,2% estis sen simptomaj.
El la novaj kazoj 12 estis viroj por 50,01% el la total . El la 2233 pacientoj diagnozitaj, 245 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 84, kun indikilo de morteco je 3,76% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 18 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1902 jam rekuperiĝintaj (9 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 4 en grava stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 7 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 5,67 % dum la amerika regiono havas proksimume 48,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 3 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 5,41%.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn. En 12 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj.
Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj jam preparis strategion por iri al rekuperiĝo postpandemia, kio devos okazi meze de la venonta semajno proksimume se ĉio daŭre evoluas pozitive.