Havano, jun 18 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis 15 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2295 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 343 pacientoj. Aliaj 919 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 2582 samplojn, el kiuj 15 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 143 733 studitajn samplojn kaj 2295 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 10 estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,8% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 1 venis el eksterlando por totalo de 161 el la kazoj venintaj el eksterlando. El la totalo konfirmita 53,9% estis sen simptomaj.
El la novaj kazoj 8 estis viro por 50,5% el la total . El la 2295 pacientoj diagnozitaj, 188 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 85, kun indikilo de morteco je 3,7% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 18 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2020 jam rekuperiĝintaj (21 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 8 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 5,45 % dum la amerika regiono havas proksimume 49,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 3 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 5,24%.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la fizikan izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn.
En 13 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la kuba registaro informis pri komenco de rekuperiĝa etapo en tiuj provincoj, escepte en Havano kaj Matanzas, la solaj, kiuj daŭre raportas kazojn de Covid-19.