La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, prezentis en Lima, Peruo, la novajn eblecojn pri negocado kiuj malfermiĝas en Kubo per la nova leĝo kiu celas allogi fremdan kapitalon al gravaj ekonomiaj sektoroj.
Dum ekspozicio en la perua parlamento, Malmierca kiel gasto, prelegis fronte al granda aŭskultantaro en la halo Raúl Porras Barrenechea de la leĝofara palaco, kun ĉeesto de parlamentanoj, entreprenistoj, diplomatoj, ĵurnalistoj kaj aliaj, klarigante ke la impulsado de tia politiko instigi al investado estas parto de la aktualiga procezo de la ekonomia modelo okazanta en la kariba lando.
La kuba ministro partoprenas en Lima en la XXXV-a laborperiodo de la ekonomia komisiono de UN por Latinameriko kaj Karibio, CEPAL, kie li klarigis la kondiĉojn de sekureco kaj la avantaĝojn donatajn de la insulo al la fremdaj kapitaloj, bezonataj por evoluigi la landon.
Li ankaŭ klarigis pri la jura kadro kaj la speciala evoluzono de la haveno de Mariel, daŭre progresanta, en kies konstruado partoprenas la brazila entrepreno Odebrecht; li same klarigis pri la kondiĉoj impostaj, doganaj kaj de infrastrukturo, pri la kvalifiko de la laboristaro je dispono de la investistoj.
Malmierca ankaŭ respondis al demandoj faritaj de entreprenistoj kaj financistoj, inkluzive de kubanoj rezidantaj en Peruo, kiuj interesiĝas pri la eblecoj investi aŭ starigi komercajn ligojn kun tiu lando.
Li ankaŭ kunsidis en la Komerca Ĉambro de Lima kaj kun aliaj organizoj entreprenistaj, en ĉiuj kazoj interesigantaj en la eblecoj negocadi kun la kariba insulo.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Zelensky rifuzas pardonpeti post disputo kun Donald Trump
- Malgraŭ ĉio, kune laborante ni venkos, asertis Díaz-Canel dum laborvizito en la kuba oriento
- Kubo rifuzas novajn rimedojn usonajn kontraŭ Venezuelo
- Sinkronigita al la nacia elektra reto la dua el 92 grandaj fotovoltaj parkoj en Kubo
- Antonio Guterres esprimis sin kontraŭ ajna projekto forpeli palestinanojn el Gazao