Havano, jun 25 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis 2 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2321 personoj kaj neniun forpasinton.
Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 155 pacientoj. Aliaj 170 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.
En tiu tago oni analizis 2184 samplojn, el kiuj 2 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 159 571 studitajn samplojn kaj 2321 pozitivojn.
La novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Ĉiuj estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj. Totalo de 161 estas venintaj el eksterlando. El la totalo konfirmita 54,1% estis sen simptomaj.
La du novaj kazoj estas virinoj por 49,6% el la total . El la 2321 pacientoj diagnozitaj, 63 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 85, kun indikilo de morteco je 3,66% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 19 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro de du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2171 jam rekuperiĝintaj (41 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza stato.
Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol 9 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 5,17 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 49,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 4 milionoj. La nombro da forpasintoj en la regiono montras indikilon de morteco je 4,99%.
Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la fizikan izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn.
En 14 kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio komenciĝis la rekuperiĝa etapo en tiuj provincoj, escepte en Havano, la solaj, kiuj daŭre raportas novajn kazojn de Covid-19.